Vortaro de kviraj terminoj
Ĉi tiu terminaro prezentas kaj difinas esperantajn GLAT-ajn terminojn kaj proponatajn de Pronomejo.net kaj jam uzatajn. Ĝi unuavice uzas la sufikson «-iĉ» kaj distingas inter genro kaj sekso. Multaj terminoj kaj la maniero esperantigi anglalingvajn terminojn venas el la «Terminaro pri Seksa Identeco kaj Seksa Orientiĝo» de Markos KRAMER kaj Robin VAN DER VLIET (kiu mem unuavice uzas la radikon «seks» celante genron).
La difinoj estas bazitaj ĉefe sur la anglalingva terminaro de Pronouns.page. Memoru, ke pro sia naturo identecoj estas subjektivaj kaj flekseblaj. La komunumo kolektis ĉi tie la plej vaste akceptitajn difinojn de kviraj terminoj, sed la terminaro ne estu traktata kiel aŭtoritato pri la temo. La sola aŭtoritato pri onia identeco kaj vortoj plej taŭge ĝin eksplikantaj estas… oni mem.