Kontakto
Ni estas internacia teamo – tiuj, kiuj legos vian mesaĝon, ne nepre estas tiuj, kiuj kreis ĉi tiun lingvoversion. Do, se eblas, ni estus dankemaj, se vi kontaktus nin en la angla aŭ la pola.
Ĉu vi ŝatus krei novan lingvan version? Bonege! Bonvolu legi ĉi tiun anglalingvan gvidilon!
Roboto Kvira Kalendaro:
Aĉeteblaĵoj:
Aŭtoroj de la retejo
La kolektivo «Konsilio pri Neŭtrala Lingvo»
Ni estas kvira kolektivo dediĉanta sin al kolektado, pristudado, formado kaj propagado de genre neŭtrala kaj neduuma lingvo. Ni ankaŭ subtenas agadojn por egaleco kaj socia justo.- Amadeo Sendiulo
@Amadeo
tradukado, vortaro de kviraj terminoj - Andrea Vos
@andrea
programado
Kontribuu
Pronomejo.net estas malferm-fonta projekto kreita de volontuloj. Vi ankaŭ povas aldoni vian kontribuon! Jen kelkaj areoj kie ni estus dankemaj por via helpo. Aktivaj kontribuantoj estos invititaj aliĝi al nia teamo.
Aldonu enhavojn
Multaj sekcioj de la retejo (substantivvortaro, kvira terminaro…) havas la opcion aldoni kaj redakti enhavojn. Se vi pensas ke io malestas aŭ malĝustas, ne hezitu fari vian proponon.Aldonu aŭ korektu tradukojn
Ĉu tradukita linio mankas aŭ malĝustas? Alklaku «Proponado de tradukoj» en la piednotoj kaj sekvu la instrukciojn.Sendu tirpeton
Ni mastrumas teknikajn taskojn per ĉi tiu tabulo. Simple elektu farendan taskon el la kolumno «To Do» kaj komencu prilabori ĝin. Se vi havas dubojn, demandu.Kreu novan lingvan version
Jen gvidilo por krei novan lingvoversion. Antaŭ ol vi komencos, kontaktu nin por kontroli, ĉu iu jam laboras pri ĝi.Pliriĉigu ekzistantan lingvoversion
Rigardu ĉi tiun tabelon por vidi, kiuj moduloj mankas en lingvoj, kiujn vi parolas, en kiuj versioj okazas prokrastado je moderigado ktp. Se vi volas prilabori ion el tio, sciigu nin (en la angla aŭ la pola).Kreu edukantan kaj propagantan enhavon
Se vi havas iun ideon, emon kaj scipovon, por krei ion kongruantan al nia misio, ion ajn el memeo por sociretejoj al flugfolio pri malmulte konata temo – rigardu nian gvidilon por projektado (en la angla) kaj kontaktu nin (en la angla aŭ la pola).Niaj celoj
Ni luktas por libereco, respekto kaj lingva inkluziveco.
- Libereco – por ke oni povu uzi por si iujn ajn pronomojn, kiujn oni sentas plej bonaj por si.
- Respekto – por ke pronomoj de aliaj personoj estu respektataj.
- Inkluziveco – por ke parolante pri nekonata persono aŭ grupo ni ne supozu onian genron kaj nenial ekskludu iun ajn.

