Oftaj demandoj

Niaj celoj

Ni luktas por libereco, respekto kaj lingva inkluziveco.

  • Libereco – por ke oni povu uzi por si iujn ajn pronomojn, kiujn oni sentas plej bonaj por si.
  • Respekto – por ke pronomoj de aliaj personoj estu respektataj.
  • Inkluziveco – por ke parolante pri nekonata persono aŭ grupo ni ne supozu onian genron kaj nenial ekskludu iun ajn.
Kio estas neduumeco?

Genro estas multe pli komplika ol simpla distingo inter iĉa (vira) kaj ina (virina). Eĉ el tute biologia vidpunkto oni distingas kromosoman sekson, genetikan sekson, hormonan sekson, fenotipan sekson… Tiuj ne necese estas kongruaj kun unu la alia; ili ne devas esti duumecaj. Kaj kiam temas pri la kultura flanko, «genro» estas socia konstruaĵo. Depende de tempo kaj loko, esti «ulino» aŭ «uliĉo» eble havas tute malsamajn rajtojn, devojn, normojn… En Eŭropo, viroj iam portis kalkanumojn kaj ŝtrumpojn; la indiĝenoj de Nordameriko rekonis trian genron dum jarcentoj (duspirituloj), ktp. ktp.

Neduumeco estas vasta termino, kiu priskribas la identecojn de homoj, kiuj ne konformas al la distingo inter ulino kaj uliĉo. Tio ekzemple inkluzivas homojn, kiuj estas sengenraj, genrofluaj, duoninaj, duoniĉaj, kaj tre multajn aliajn.

Neduumeco ne necese estas io «inter» iĉeco kaj ineco. Estas pli «pretere». Neduumuloj ne ĉiam devas esti androginecaj, uzi neŭtralajn pronomojn, ktp. Temas pri libereco de genroroloj, ne pri kreado de novaj.

Kial mi respektu tiajn «strangaj pronomoj»?

Ĉar adresi homojn laŭ ties preferoj estas la bazo de sociaj rilatoj. Oni ne nomas Karolinon «Lidja» kaj oni adresas gravulon aŭ sian superulon «sinjor(iĉ)o» aŭ «sinjorino», se tiu tiel volas, ktp. Kaj estas homoj, kiuj ne volas esti nomataj nek «li» nek «ŝi». Se vi ne akceptas tion, tio igas vin malĝentila.

Oni simple devas alkutimiĝi al la «strangaj pronomoj».

Kiel mi eksciu, kiel paroli pri iu?

Vi povas simple demandi! Jes, eble tio ŝajnas iom malgracia, sed ju pli oni tion faros, des malpli malgracia tio iĝos. Se oni povas demandi pri ies nomo, kial ne ankaŭ pri ties pronomo?

(Tamen bonvolu ne demendi pri tio jene: «ĉu vi estas uliĉo/viro aŭ ulino/virino?». Tiu demando implicas, ke ekzistas nur du ĝustaj respondoj kaj sugestas netaŭgan scivolemon pri ies seksorganoj. Anstataŭe vi povas simple demandi: «kiuj estas viaj pronomoj?»)

Gravas ankaŭ normaligi simple tion, ke oni diru siajn pronomojn dum sinprezentoado. «Saluton, mi nomiĝas Miĉjo, mia pronomo estas «li». Tio ne estas malfacila – tamen tre grava al transgenruloj kaj neduumuloj! Kaj tio eĉ pli facilas interrete: simple metu viaj(n) pronomo(j)n (aŭ ligilon al ekzemploj ĉe nia retejo) en priskribon de via socireteja konto. En Esperanto sufiĉas nur la nominativa formo, ekzemple «ri», ĉar oni scias, kiel aldoni finaĵojn por fari aliajn formojn (rin, ria, rian, riaj, riajn).

Memoru ke iuj homoj povas uzi malsamajn nomon kaj pronomojn depende de situacio. Zorgu pri tio, ke ne ĉiu estas plene elŝrankiĝinta, iu povas kaŝi sian veran identecon de siaj familianoj kaj komforte vivi laŭ ĝi en sia amika rondo. Eblas demandi ekzemple «kiel mi priparolu vin antaŭ via ĉefo?» por eviti malagrablan situacion.

Iuj homoj havas unu pronomon kaj aliaj havas pli, ekzemple «li/ŝi» aŭ ri/li/ĝi. Tio signifas, ke ili ŝatas ĉiujn el tiuj pronomoj. Kutime la unua estas la plej preferata.

Ĉu iu ajn uzas tion?

Jes! Estas multaj neduumaj Esperanto-parolantoj, precipe videblaj en interretaj komunukiloj kiel Diskordo, kaj tradicia Esperanto ne sufiĉas por paroli pri ili.

Ĉu tiuj formoj estas oficialigitaj de iu aŭtoritato?

Lingvoj estas iloj uzataj de homoj por komuniki. Kiam la homa socio kaj la mondo ŝanĝiĝas, oni alĝustigas la lingvon al novaj bezonoj. Parolantoj estas la vera aŭtoritato pri lingvouzo.

Esperanto tamen estas en unika situacio, ĉar ĝi estas planlingvo, kiu iĝis vivanta lingvo. Tradicie en la esperanta movado kiel norma estas konsiderata la lingvo priskribita en la Fundamento de Esperanto kaj la lingvo uzata de aŭtoroj kaj tradukistoj, kiun oni nun povas kontroli per la Tkestaro de Esperanto. Aŭtoritataj aŭ almenaŭ atentindaj laŭ multaj estas rezolucioj de la Akademio de Esperanto (AdE, aŭ simple «la Akademio») kaj enhavoj de la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG, ofte nomata «Pomego») kaj de la Plena Ilustrita Vortaro (PIV). Tiuj tri devas tamen balanci inter prezervo de la lingvo kaj priskribo de la fakta uzo, kiu ŝanĝiĝas dum tempo. Ĉu iuj el tiuj aŭtoritatoj diras ion pri la neoficialaj pronomoj kaj formoj prezentataj en ĉi tiu retejo?

La 15-an de Marto 2021 AdE publikigis la jenan oficialan informon: «La Akademio de Esperanto deklaras, ke ĝi nun ne alprenas starpunkton pri la uzindeco de ne-oficialaj seks-neŭtralaj pronomoj (kiel ekzemple ri aŭ ŝli), kaj decidis ne okupiĝi pri tiu temo dum almenaŭ dek jaroj». Fonto.

Unue, PMEG malrekomendis uzadon de «ri», sed post Aprilo 2019 ĝi simple objektive prezentas ĝin en la sekcio pri triapersonaj pronomoj. Simile, PMEG prezentas la neoficialajn afiksojn -iĉ- (IĈ°), -ip- (IP°), ~pjo kaj ~jo (J° kaj PJ°) en la sekcio «Neoficialaj sufiksoj», kaj priparolas la modernan ekuzon de la prefikso ge- por ununombro celante «de iu ajn genro» antstataŭ «de ambaŭ genroj» (GE).

En estonteco ĉi tie espereble troviĝos pli da informoj, percipe pri PIV, aperos ties nova eldono.

Kial mi metu miajn pronomojn en priskribojn de miaj sociretejaj profiloj?

Se vi estas cisgenra (= ne transgenra) kaj uzas “li” aŭ “ŝi”, vi eble pensas, ke via genro estas evindenta. Kaj tio ja povas esti vero, se via tradicie por-ina aŭ por-iĉa nomo estas menciita en la profilo aŭ se via vizaĝo estas en la profilbildo. Tamen ofte ne estas tiel kaj estas malfacile diveni, kiel oni volas esti nomata.

Tamen temas pri io pli: via genro povas ŝajni evindenta, sed estas homoj kies genroj ne estas evidentaj. Ili volas esti ĝuste priparolataj malgraŭ tio, ĉu laŭ aliuloj ili aspektas kiel sia genro aŭ ne kaj malgraŭ tio, ĉu ili havis (aŭ eĉ volas havi) genran transiron. Plej multaj neduumuloj ne daspektas neduumece”, ni ne devigu iun ajn esti androgina.

Kunhavigado de pronomoj estas tre grava al transuloj. Bedaŭrinde, tio tre distingas nin de aliaj uzantoj. Tial ni treege aprezus, se cisuloj komencus fari la samon. Tiel ni sentus pli sekuraj kaj bonvenaj. Legu pri pli da kialoj (angle kaj pole).

Ĉu mi povas ŝanĝi miajn pronomojn?

Certe! Neniu surpriziĝas, kiam iu ŝanĝas siajn mondrigardon, stilon, hobiojn… Do kial estu strange, se iu malkovras parton de sia identeco, komencas malŝati sian nomon, trovas etikedon, kiu bone priskribas rin ktp.?

Ĉu estas strange, ke mi ne povas alkutimiĝi al miaj propraj novaj pronomoj?

Tute ne! Post multaj jaroj de uzado de pronomoj kongruantaj kun onia ĉe-naske atribuita genro oni povas mem forgesi dum la ŝanĝo.

Pronomoj ≠ genro. Via genro ne ŝanĝiĝos draste nur ĉar iu nomis vin «ri». Ne zorgu. Eksperimentu. Vidu, kio plej taŭgas al vi.

Kial mi ne diru «preferataj pronomoj»?

Ĉar tio sugestas, ke ies pronomoj estas nur ties kaprico. Se iu nur preferas esti nomata «ŝi», tiu ne vere malbonsentus, se mi nomus lin «li», ĉu ne?

Ne! Ili estas niaj pronomoj kaj ne «perefataj pronomoj» same kiel niaj nomoj ne estas nur «preferataj nomoj». Se vi zorgas pri viaj transgenraj kaj neduumaj amikoj kaj amatoj, nomu ilin ĝuste.

Kial mi ne diru «genraj pronomoj»?

Ĉar genro ≠ pronomoj. Pronomoj estas nur gramatika afero. Neduumuloj povas uzi duumajn pronomojn, iuj lesboj uzas «li» pro kulturaj kialoj ktp.

Diru simple «pronomoj» aŭ «personaj pronomoj»

Ĉu vi povus aldoni ĉi tiun flagon? Ĉu vi povus forigi tiun flagon?

Ne.

Prizorgado de la flag- kaj etiked-listo estas treege tempopostula tasko por nia teamo. Aldone, estas malfacile elfiltri trolojn kaj vandalojn el validaj kaj sinceraj identecoj. Ni ne volas esti identec-polico. Kaj ni ne volas pasigi nian tutan tempon prizorgante flagojn. Ĉi tio estas projekto pri lingvo kaj pronomoj, ja ne pri flagoj. Tiuj estas ĉi tie nur aldone.

Ni penis elekti liston de flagoj, kiuj estas plej popularaj kaj, laŭ nia sico, ĝenerale akceptataj. Ni planas nek plilongigi, nek malplilongi tiun liston.

Ni komprenas, ke oni povas ne ŝati iujn flagojn, ezemple pro tio, ke historie TERF-oj (transulojn ekskluzivantaj radikalaj feministoj) provis igi iun terminon transfobia, aŭ pro multaj konfuzigaj difinoj, aŭ eĉ pro aspektoj de vivo de iu mitologia rolulo. Ni mem estas kviroj kaj transuloj, ni zorgas pri niaj kviraj gefratoj. Bedaŭrinde estas tre malfacile decidi, kiam ni ricevas mesaĝojn unuflanke de transuloj petantaj, ke ni aldonu flagon, kun kiu ili sincere identiĝas, kaj aliflanke de aliaj transuloj, kiuj petas, ke ĝi estu forigita, ĉar ĝi iel ofendas transulojn. Ne ĉiu etikedo havas klaran historion kaj ne ĉiu kontroleblas en iu aŭtoritata fonto. Kaj eĉ se kvirfobiuloj provas igi iujn terminojn ofendaj, ni kredas, ke la komunumo havas la povon regajni malamajn terminojn.

Se vi ne ŝatas iun flagon, simple ne uzu ĝin. Se via flago mankas, simple alŝutu ĝin (ĝi estos markita kiel «aldonita de uzanto»).

Miaj pronomoj ne estas enlistigitaj / profila redaktilo ne akceptas miajn pronomojn

En la sekcio Pronomoj kaj en la redaktilo de karto troviĝas generilo, kiun vi povas uzi por krei ligilon al ajna aro de pronomoj.

Vi povas ankaŭ simple listigi ĉiujn ses formojn uzante oblikvajn strekojn, ekz. hi/hin/hia/hian/hiaj/hiajn. Memoru, ke necesas por tio ĉiuj ses formoj. Sen ili la retejo tute ne komprenos, kion vi celas.

Diskonigi: