Genre neduuma kaj neŭtrala lingvo en kulturo

Tekstaro de genre neduuma kaj neŭtrala lingvo

Diskonigi:

neŭtrala (tiu)

  • Ludoviko Lazaro ZAMENHOFOriginala Verkaro kaj rilataj tekstoj (verkita inter 1887 kaj 1917) , 1929 ; kiu,... tiu...

    • «a) Kolekto da novaj verkoj skribitaj en la lingvo Esperanto. Tiu ĉi libro eliros per 10 kajeroj. La kosto de ĉiu kajero estas 25 kopekoj (kun poŝta transsendo — 30 kop.). Kiu sendas antaŭe por ĉiuj 10 kajeroj, tiu pagas anstataŭ 2½ rubloj nur 2 rublojn (kun poŝta transsendo 2 rubloj 25 kop.). La unua kajero eliros en Oktobro. Ni petas sendi la antaŭpagon kiel eble pli frue.»

neŭtrala (ri)

  • Markos KRAMER kaj Robin VAN DER VLIETTerminaro pri Seksa Identeco kaj Seksa Orientiĝo (kopiita je la 26 de Aprilo 2026) , ; (la vorto «transseksulo» estas uzata celante transgenrulon kaj «sekso» kaj «seksa identeco» celante genron kaj genran identecon.)

    • «transseksulo. Persono, kies seksa identeco kaj/aŭ socia sekso estas alia ol ria ĉe-naske asignita sekso, sendepende de tio, ĉu ri submetiĝis, intencas submetiĝi aŭ tute ne intencas submetiĝi al transseksa hormonterapio aŭ sekskongruiga operacio.»
    • «misasigno de sekso. Uzo de vorto (plej ofte pronomo, substantivo aŭ adjektivo), kiu prezentas personon kiel havantan sekson, kiun ri fakte ne havas laŭ sia seksa identeco.»
    • «samseksemulo. Persono kun inklino al amrilato kaj/aŭ seksumado kun persono de la sama el la du tradiciaj seksoj, al kiu ankaŭ ri mem apartenas.»
  • VortaruloFrazo n-o 13078603 (ekzempla frazo el Tatoeba) ,

    • «Mi estas la edzipo de Mary kaj mia pronomo estas ri.»
  • Edmund GRIMLEY EVANSPor britoj sekso restas deviga (el la ĵurnalo Monato, jarkolekto 2018, numero 08-09, p. 10) , 2018 ; La aŭtoro de la artikolo skribis la pronomon «ri» en kursivo verŝajne pro ties ne-laŭnormeco. Aldone, malkiel Pronomejo.net, li uzas la laŭnorman vorton «sekso» celante homan genron.

    • «La rajtoj de neduumaj homoj
      Elan-Cane, kiu mem identiĝas nek kiel viro nek kiel virino kaj kies preferata pronomo en la angla estas la neologismo per (en ĉi tiu raporto estas uzata la inkluziva pronomo ri), jam preskaŭ 30 jarojn kampanjas por la rajtoj de sekse neduumaj homoj. Ri komencis prepari la koncernan juĝaferon jam en 2013, kiam la jurfirmao Clifford Chance LLP akceptis rin kiel senpagan klienton: pro bono, kiel oni diras latine.
      »
    • «Inoj, malinoj kaj iksoj
      Internacia normo eldonita de la Internacia Organizaĵo pri Civila Aviado postulas, ke pasporto havu kampon kun la etikedo “sekso” kaj ke tiu kampo enhavu unu el la literoj F, M aŭ X, kiuj signifas respektive “inseksa”, “virseksa” aŭ “nespecifita”. La ĉefa motivo por la alternativo “X” estis okazoj, en kiuj necesas urĝe doni pasporton, ne sciante la sekson de la koncerna homo, ekzemple al rifuĝanto dum krizo. Tamen deko da landoj nun proponas tiun eblon pli ĝenerale, nome: Aŭstralio, Barato, Danio, Germanio, Irlando, Kanado, Malto, Nepalo, Nov-Zelando kaj Pakistano. Britio mankas en tiu ĉi listo: hodiaŭ por ricevi britan pasporton oni devas deklari sin “F” aŭ “M”. Laŭ Elan-Cane, tio signifas, praktike, ke ri devas mensogi.
      »
  • Vikipedio (pluraj aŭtoroj)Marcos Malke Cramer (kopiita je la 26 de Aprilo 2026) ,

    • «Kramer esperantistiĝis en oktobro 2000. De decembro 2001 ĝis decembro 2002 ri estis la interreta respondeculo de la Germana Esperanto-Junularo, kaj de oktobro 2003 ĝis decembro 2006 ri estis la estro de la Interreta Komisiono de la Germana Esperanto-Junularo. De decembro 2006 ĝis junio 2009 ri estis la redaktisto de TEJO Tutmonde. En 2010 elektita ri estis membro de la Akademio de Esperanto. Ekde 2011 ri en Esperantujo uzas la parte Esperantigitan nomformon "Markos Kramer".»
    • «De 2003 ĝis 2007, Kramer studis matematikon kaj filozofion en Oksfordo, Britujo. En 2013 ri doktoriĝis pri la komput-lingvoscienca kaj logika analizado de matematikaj tekstoj en Bonn, Germanujo. De 2013 ĝis 2018 ri laboris kiel esploristo pri komputoscienca logiko ĉe la Universitato de Luksemburgio, kaj de 2018 ĝis 2024 en la Teĥnologia Universitato de Dresdeno. Ekde Aŭgusto 2024 ri laboras kiel programisto kaj fakulo pri formala programcertigado ĉe secunet Security Networks, firmao por sekuraj komuniksistemoj.»
    • «Kramer kreis la planlingvojn Loglio (inter 2003 kaj 2005) kaj Dunianto (inter 2017 kaj 2025, publikigita en 2025). Ri estas kunaŭtoro (kun Robin van der Vliet) de la Terminaro pri Seksa Identeco kaj Seksa Orientiĝo por esperanto-parolantoj.»
  • Vikipedio (pluraj aŭtoroj)Robin van der Vliet (kopiita je la 26 de Aprilo 2026) ,

    • «Ri estas aktiva kontribuanto en Vikipedio, Vikivortaro kaj Vikidatumoj. Ekde 2016 ri estas estrarano de la Nederlanda Esperanto-Junularo. Ri kunorganizis IJK 2022 en Nederlando. Ri kreis kaj mastrumas Telegramo.org, retejo por la Esperanto-komunumo ĉe la tujmesaĝilo Telegram. Ri estis konsilanto por la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, kaj ri estas membro de la teamo, kiu kreas la sekvan version de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto.»
    • «En 2022 ri subtenis la muzikalon June kaj Kune kaj kunverkis la muzikalon La sorto gvidos vin en 2022 kaj 2023.»
  • Gijom' ArmideAmu rin (el la album Nenifar') , 2015

    • «Amu rin
      Vi tiel des pli kapablos ami min
      Mi dank' al ri des pli lernos ami vin
      Mi petas do kara, se vi amas min,
      Amu min kaj rin, amu nin

      Amu rin
      Amo elkoriĝas ĉiam kaj sen fin'
      Malutilas ĝin gardi en sia sin'
      Mi ne estu kial' por via abstin'
      Amu rin kaj min, amu nin

      Amu, amu
      »
  • Gijom' ArmideLa fabela rakonto pri milda Dudu kaj la malica reĝo de Braĝujo, 2015 ; Teksto el: https://lyricstranslate.com/en/gijom-armide-la-fabela-rakonto-pri-milda-dudu-kaj-la-malica-reg-lyrics.html

    • «Ri nomiĝis Dudu kaj loĝis en la forega lando Braĝujo. Ri estis milda kiel parasaŭrolofo. Per ria nura rigardo, ri kapablis ŝafidigi la plej kruelan lupegon. Ri tute ne kapablis manĝi viandon. Ri diris: «La vegetaĵaro tute sufiĉe donacas al mi, por ke mi ne bezonu mortigi vivaĵojn». Dudu ŝategis karesojn. Ri kaj riaj amikoj pasigis pli da tempo interkaresante ol interparolante. Sed malfeliĉe, multaj el riaj amikoj pereis pro la tro oftaj militoj, kiujn kondukis la reĝo de Braĝujo. Pro tio, Dudu decidis studi sciencojn por elpensi ilon, maŝinon kapablan plimildigi la mondon.
      Dudu studis kaj studadis senhalte.
      »
  • Gijom' ArmideRi liberas, 2015

    • «Sed ri liberas, senkatenas, kaj rajtas esti si mem,
      Libere amas kaj ne zorgas, ĉu sam- aŭ malsamseksem',
      Libere donas kaj akceptas, kaj ne ĝenas rin ia dilem’
      »

neŭtrala (ŝli)

  • BUJDOSÓ IvánRangado – Vortstatistika ekzamenado de la plurlingva teksto de la konstitucipropono de Eŭropa Unio (Internacia Kongresa Universitato kadre de la 21-a Universala Kongreso de Esperanro) , 2006

    • «Ĉar mi lekcias en la universitato ELTE kaj Esperanton kaj komputan lingvistikon estas
      memevidente, ke mi kombinas ambaŭan uzon. Mi demandis min, kiom da instruista helpo
      estas bezonata por universitata studento – kiu ja estas verŝajne pli inteligenta ol la averaĝo –
      por povigi ŝlin traduki Esperantlingvan fakan tekston. Ni sciu, ke ekzistas en interreto
      programo tradukanta el Esperanto en la hungaran. La programo donas la signifon de ĉiuj
      vortoj kaj krome ĝi klarigas ĉiujn konsistigantajn morfemojn kaj gramatikajn signojn.
      »
  • José Antonio VERGARAMedicinaj sistemoj en interkultura dialogo: vojoj al plureco kaj tutmondiĝo (Internacia Kongresa Universitato kadre de la 95-a Universala Kongreso de Esperanro) , 2010

    • «Afrika Spertularo difinis ke:
      tradicia medicinisto estas persono kiun la komunumo en kiu ŝli vivas agnoskas kiel
      kompetentan por provizi sanprizorgon uzante tiel herbajn, bestajn aŭ mineralajn
      elementojn kiel aliajn metodojn bazitajn sur la kultura kaj religia fono kaj scioj, sintenoj
      kaj kredoj ekzistantaj en la komunumo koncerne al fizika, mensa kaj socia bonfarto kaj
      al la kaŭzoj de malsano kaj dispoveco» (WHO 1976: 4).
      »
    • «Oni povas rimarki ke en ĉiu medicino troveblas 1) «teoria sistemo pri malsano», t.e.
      organizitaj nocioj pri tio kio estas la ecaro difinanta (mal)sanojn kaj iliajn kaŭzojn, kaj pri tio
      kio indas/utilas kiel kuracaj teknikoj, kaj 2) «sanprizorga sistemo», kiu enkadrigas la manierojn
      per kiuj la socioj organizas sin por agi ĉi-rilate, kaj do la sociajn rilatojn inter la medicinisto kaj
      ŝlia paciento (Foster kaj Anderson 1978: 36-38).
      »

Aliaj formoj

  • Ligo de Seksemdiversaj GeesperantistojPri ni (el «fieraj.org», la retejo de LSG) ,

    • «La Ligo de Seksemdiversaj Geesperantistoj (LSG) estas komunuma kaj aktiveca grupo por GLAT+ (gejoj, lesboj, ambaŭseksemuloj, transgenruloj kaj aliaj) en Esperantujo. LSG estis fondita de Peter Danning en 1977 kun la nomo "Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj". Ĝi estas inter la plej malnovaj senĉesaj internaciaj GLAT-organizoj. La nuna nomo de la organizo "Ligo de Seksemdiversaj Geesperantistoj" estis adoptita en 2024.»
  • ResidentWorldControllerListo da albumoj (kaj aliaj muzikeldonaĵoj), kiujn mi aŭskultis unuafoje dum aŭgusto de 2025. (Blogaĵo) , 2025 ; (La «[r]ia» originale estas «sia»)

    • «Antaŭ ol mi aŭskultis ĝin—kun mia koramikipo, [r]ia koramikino kaj alia amiko—la nura priparolo pri ĉi tiu albumo, kiun mi sciis, estis kiam malnova amiko aŭskultis ĝin kaj diris "i think they recorded this with an ant" [...]»
    • «Mia unua aŭskultado je ĉi tiu duo, kaj ĝi estis bona. Mi evidente devas aŭskulti ilin pli ofte, bona popmuziko. "[...] this shit makes me feel feminine af" diris mia koramikipo, kiu proponis ke, ni [aŭskultu] ilia[n] muziko[n]. La voĉo de la kantistino estas tre bela vere. Amuzaĵo.»
  • VortaruloFrazo n-o 13078603 (ekzempla frazo el Tatoeba) ,

    • «Mi estas la edzipo de Mary kaj mia pronomo estas ri.»
  • Gijom' ArmideLa fabela rakonto pri milda Dudu kaj la malica reĝo de Braĝujo, 2015 ; Laŭ la aŭtoro la vorto «reĝo» en la kantoteksto estas genre neŭtrala, do signifas monarkon ĝenerale, kaj se li celis reĝiĉon, li dirus «reĝiĉo».

    • «Ri nomiĝis Dudu kaj loĝis en la forega lando Braĝujo. Ri estis milda kiel parasaŭrolofo. Per ria nura rigardo, ri kapablis ŝafidigi la plej kruelan lupegon. Ri tute ne kapablis manĝi viandon. Ri diris: «La vegetaĵaro tute sufiĉe donacas al mi, por ke mi ne bezonu mortigi vivaĵojn». Dudu ŝategis karesojn. Ri kaj riaj amikoj pasigis pli da tempo interkaresante ol interparolante. Sed malfeliĉe, multaj el riaj amikoj pereis pro la tro oftaj militoj, kiujn kondukis la reĝo de Braĝujo. Pro tio, Dudu decidis studi sciencojn por elpensi ilon, maŝinon kapablan plimildigi la mondon.
      Dudu studis kaj studadis senhalte.
      »