Vortaro de kviraj terminoj

En multaj lingvoj terminoj rilataj al GLATIK+ ofte venas el la angla. En Esperanto krom vortoj kiel gejo, kiuj enkondukas novajn radikojn, estas ankaŭ tiaj kiel samseksemo, kiuj uzas ekzistantajn radikojn. Ĉi tiu glosaro prezentas terminojn, ties difinojn kaj ekvivalentojn en aliaj lingvoj.

Memoru, ke pro sia naturo identecoj estas subjektivaj kaj flekseblaj. La komunumo kolektis ĉi tie la plej vaste akceptitajn difinojn de kviraj terminoj, sed la terminaro ne estu traktata kiel aŭtoritato pri la temo. La sola aŭtoritato pri onia identeco kaj vortoj plej taŭge ĝin eksplikantaj estas… oni mem.

Prezentataj ĉi tie esperantaj nomoj de orientiĝoj, kaj seksaj kaj romantikaj, finiĝas per «-emo» (ekz. neromantikemo). Ĉiam eblas el ili fari adjektivan formon («-ema», ekz. neromantikema) aŭ uzi la finaĵon «-ulo» por nomi homon apartenantan al iu orientiĝo (ekz. neromantikemulo = neromantikema persono).

Norma Esperanto ne distingas inter sekso kaj genro, ĝi uzas la vorton «sekso» por ambaŭ, eventuale klarigante la duan kiel «socia sekso» aŭ simile, dum «genro» signifas ne homan sed gramatikan genron (kaj alian nerilatan biologian kategorion, vidu en PIV). Pro tio multe da homoj anstataŭ «transgenrulo» diras «transseksulo», kies angla ekvivalento havas alian, polemikan signifon. Tamen lastatempe ekuziĝis la nova signifo de «genro» funkcianta same kiel la angla «gender» kaj ĝi estas uzata en ĉi tiu terminaro.

Diskonigi: