Vortaro de genre inkluziva lingvo

Inkluziveco kaj genra neŭtraleco temas ne nur pri respektado de oniaj pronomoj. Temas ankaŭ pri parolado pri onia ofico, pozicio, rilato ktp. ne supozante onian genron. Ne ĉiu gesinjoro estas «sinjor(iĉ)o». Ne ĉiu spozo estas «edz(iĉ)o» aŭ «edzino». Uzu neŭtralajn formojn parolante pri personoj, kies genro ne estas konata, al grupoj de personoj havantaj diversajn genrojn kaj al genre neduumaj homoj, kiuj tiajn formojn preferas. Krom tio en Esperanto ekzistas ankaŭ neoficialaj formoj nur por neduumuloj. Tamen memoru, ke neduumaj personoj estas tre diversaj kaj fine estas plej bone demandi al iu, kiel ri volas esti priparolata.

Ĉi-sube estas vortaro de atentindaj vortoj. Vi povas kontribui al ĝi aldonante viajn sugestojn.

La vortaro enhavas 1) laŭnormajn vortojn (kiel «patro» kaj «patrino»), 2) vortojn kun la neoficialaj afiksoj -iĉ- kaj -ip-, kiujn nun uzas percipe parto de junuloj en la interreto, 3) vortojn kun la prefikso ge- (ekz. «gepatro»), kiu en tradicia Esperanto aplikeblas nur al multnombro kaj signifas «de ambaŭ genroj», tamen ĉi tie signifas «de iu ajn genro», kaj laste 4) alternativajn proponojn, kiel vortojn el la j-sistemo (ekz. «pajtro»), kiu ne gajnis tiom da populareco kiel la supraj proponoj, tamen daŭre menciindas.

En pasinteco vortoj priskribantaj homojn, kiel «aŭtoro» aŭ eĉ «esperantisto», estis defaŭlte iĉ-genraj (escepte de raraj defaŭlte in-genraj vortoj kiel «damo»), la afikso -in- estis nepra por paroli pri aŭtorinoj kaj esperantistinoj. Nun plejmulto da vortoj en laŭnorma Esperanto estas genre neŭtralaj (ties bazaj formoj estu metitaj en la kolumno «neŭtrala»). Tamen daŭre defaŭlte iĉ-genraj estas nomoj de familiaj mebroj («patro», «edzo») kaj kelkaj aliaj, kiel «sinjoro», «reĝo», «lordo» kaj kompreneble «viro» (ties bazaj formoj estu metitaj en la kolumno «iĉ-genra»). Stranga kazo estas la vorto «koramiko». Malgraŭ, ke nun oni uzas la vorton «amiko» kiel genre neŭtralan, «koramiko» ŝajnas daŭre funkcii kvazaŭ ĝi estus nomo de familiano, tial por nun «(?)» estas metita apud ties baza formo en la kolumno «neŭtrala». Laŭ PIV eĉ «amiko» en sia ĉefa senso estas iĉ-genra (fonto), sed tio ŝajnas esti nur ne-ĝisdatigita informo, PMEG listigas la vorton inter genre (tie: sekse) neŭtralaj (fonto). Nek PIV nek PMEG pritraktas la vorton «koramiko». Laŭ la anglalingva Vikivortaro (Wiktionary) ĝi estas iĉ-genra (fonto).

Diskonigi: