Miaj pronomoj estas:

ri

(neŭtrala)

Ekzempla uzado en frazoj:

  • Mi pensas, ke ri estas tre afabla.
  • Mi demandis rin, ĉu mi povas prunti rian skribilon.
  • Ri diris, ke la libroj estas riaj.
  • Ri diris, ke ri preferas mem fari tion.
La novpronomo «ri» estis ekproponita en 1979 kaj en 1993 ĝi unuafoje aperis en lernilo de Esperanto. Ĝis ĉirkaŭ 2010 ĝi restis malofte uzata eksperimentaĵo, sed post tiam ĝia uzado signife pliiĝis, ĉefe inter junuloj kaj en okcidentaj landoj. Malkiel «ŝli» ĝi certe inkluzivas neduumulojn, tial ĝi estas la defaŭlta triapersona pronomo uzata de Pronomejo.net. Ekde Aprilo 2019 PMEG ne plu malrekomendas ĝian uzadon, sed senjuĝe klarigas la diversajn manierojn kiel ĝi estas efektive uzata. En 2026 ĝi aperas ankaŭ en la testa versio de PIV. Uzado de la pronomo «ri» nomiĝas «riismo».

Diskonigi:

Ekzemploj el kulturaj tekstoj:

neŭtrala (ri)

  • Markos KRAMER kaj Robin VAN DER VLIETTerminaro pri Seksa Identeco kaj Seksa Orientiĝo (kopiita je la 26 de Aprilo 2026) , ; (la vorto «transseksulo» estas uzata celante transgenrulon kaj «sekso» kaj «seksa identeco» celante genron kaj genran identecon.)

    • «transseksulo. Persono, kies seksa identeco kaj/aŭ socia sekso estas alia ol ria ĉe-naske asignita sekso, sendepende de tio, ĉu ri submetiĝis, intencas submetiĝi aŭ tute ne intencas submetiĝi al transseksa hormonterapio aŭ sekskongruiga operacio.»
    • «misasigno de sekso. Uzo de vorto (plej ofte pronomo, substantivo aŭ adjektivo), kiu prezentas personon kiel havantan sekson, kiun ri fakte ne havas laŭ sia seksa identeco.»
    • «samseksemulo. Persono kun inklino al amrilato kaj/aŭ seksumado kun persono de la sama el la du tradiciaj seksoj, al kiu ankaŭ ri mem apartenas.»
  • VortaruloFrazo n-o 13078603 (ekzempla frazo el Tatoeba) ,

    • «Mi estas la edzipo de Mary kaj mia pronomo estas ri.»
  • Edmund GRIMLEY EVANSPor britoj sekso restas deviga (el la ĵurnalo Monato, jarkolekto 2018, numero 08-09, p. 10) , 2018 ; La aŭtoro de la artikolo skribis la pronomon «ri» en kursivo verŝajne pro ties ne-laŭnormeco. Aldone, malkiel Pronomejo.net, li uzas la laŭnorman vorton «sekso» celante homan genron.

    • «La rajtoj de neduumaj homoj
      Elan-Cane, kiu mem identiĝas nek kiel viro nek kiel virino kaj kies preferata pronomo en la angla estas la neologismo per (en ĉi tiu raporto estas uzata la inkluziva pronomo ri), jam preskaŭ 30 jarojn kampanjas por la rajtoj de sekse neduumaj homoj. Ri komencis prepari la koncernan juĝaferon jam en 2013, kiam la jurfirmao Clifford Chance LLP akceptis rin kiel senpagan klienton: pro bono, kiel oni diras latine.
      »
    • «Inoj, malinoj kaj iksoj
      Internacia normo eldonita de la Internacia Organizaĵo pri Civila Aviado postulas, ke pasporto havu kampon kun la etikedo “sekso” kaj ke tiu kampo enhavu unu el la literoj F, M aŭ X, kiuj signifas respektive “inseksa”, “virseksa” aŭ “nespecifita”. La ĉefa motivo por la alternativo “X” estis okazoj, en kiuj necesas urĝe doni pasporton, ne sciante la sekson de la koncerna homo, ekzemple al rifuĝanto dum krizo. Tamen deko da landoj nun proponas tiun eblon pli ĝenerale, nome: Aŭstralio, Barato, Danio, Germanio, Irlando, Kanado, Malto, Nepalo, Nov-Zelando kaj Pakistano. Britio mankas en tiu ĉi listo: hodiaŭ por ricevi britan pasporton oni devas deklari sin “F” aŭ “M”. Laŭ Elan-Cane, tio signifas, praktike, ke ri devas mensogi.
      »
  • Vikipedio (pluraj aŭtoroj)Marcos Malke Cramer (kopiita je la 26 de Aprilo 2026) ,

    • «Kramer esperantistiĝis en oktobro 2000. De decembro 2001 ĝis decembro 2002 ri estis la interreta respondeculo de la Germana Esperanto-Junularo, kaj de oktobro 2003 ĝis decembro 2006 ri estis la estro de la Interreta Komisiono de la Germana Esperanto-Junularo. De decembro 2006 ĝis junio 2009 ri estis la redaktisto de TEJO Tutmonde. En 2010 elektita ri estis membro de la Akademio de Esperanto. Ekde 2011 ri en Esperantujo uzas la parte Esperantigitan nomformon "Markos Kramer".»
    • «De 2003 ĝis 2007, Kramer studis matematikon kaj filozofion en Oksfordo, Britujo. En 2013 ri doktoriĝis pri la komput-lingvoscienca kaj logika analizado de matematikaj tekstoj en Bonn, Germanujo. De 2013 ĝis 2018 ri laboris kiel esploristo pri komputoscienca logiko ĉe la Universitato de Luksemburgio, kaj de 2018 ĝis 2024 en la Teĥnologia Universitato de Dresdeno. Ekde Aŭgusto 2024 ri laboras kiel programisto kaj fakulo pri formala programcertigado ĉe secunet Security Networks, firmao por sekuraj komuniksistemoj.»
    • «Kramer kreis la planlingvojn Loglio (inter 2003 kaj 2005) kaj Dunianto (inter 2017 kaj 2025, publikigita en 2025). Ri estas kunaŭtoro (kun Robin van der Vliet) de la Terminaro pri Seksa Identeco kaj Seksa Orientiĝo por esperanto-parolantoj.»
  • Vikipedio (pluraj aŭtoroj)Robin van der Vliet (kopiita je la 26 de Aprilo 2026) ,

    • «Ri estas aktiva kontribuanto en Vikipedio, Vikivortaro kaj Vikidatumoj. Ekde 2016 ri estas estrarano de la Nederlanda Esperanto-Junularo. Ri kunorganizis IJK 2022 en Nederlando. Ri kreis kaj mastrumas Telegramo.org, retejo por la Esperanto-komunumo ĉe la tujmesaĝilo Telegram. Ri estis konsilanto por la Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, kaj ri estas membro de la teamo, kiu kreas la sekvan version de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto.»
    • «En 2022 ri subtenis la muzikalon June kaj Kune kaj kunverkis la muzikalon La sorto gvidos vin en 2022 kaj 2023.»
  • Gijom' ArmideAmu rin (el la album Nenifar') , 2015

    • «Amu rin
      Vi tiel des pli kapablos ami min
      Mi dank' al ri des pli lernos ami vin
      Mi petas do kara, se vi amas min,
      Amu min kaj rin, amu nin

      Amu rin
      Amo elkoriĝas ĉiam kaj sen fin'
      Malutilas ĝin gardi en sia sin'
      Mi ne estu kial' por via abstin'
      Amu rin kaj min, amu nin

      Amu, amu
      »
  • Gijom' ArmideLa fabela rakonto pri milda Dudu kaj la malica reĝo de Braĝujo, 2015 ; Teksto el: https://lyricstranslate.com/en/gijom-armide-la-fabela-rakonto-pri-milda-dudu-kaj-la-malica-reg-lyrics.html

    • «Ri nomiĝis Dudu kaj loĝis en la forega lando Braĝujo. Ri estis milda kiel parasaŭrolofo. Per ria nura rigardo, ri kapablis ŝafidigi la plej kruelan lupegon. Ri tute ne kapablis manĝi viandon. Ri diris: «La vegetaĵaro tute sufiĉe donacas al mi, por ke mi ne bezonu mortigi vivaĵojn». Dudu ŝategis karesojn. Ri kaj riaj amikoj pasigis pli da tempo interkaresante ol interparolante. Sed malfeliĉe, multaj el riaj amikoj pereis pro la tro oftaj militoj, kiujn kondukis la reĝo de Braĝujo. Pro tio, Dudu decidis studi sciencojn por elpensi ilon, maŝinon kapablan plimildigi la mondon.
      Dudu studis kaj studadis senhalte.
      »
  • Gijom' ArmideRi liberas, 2015

    • «Sed ri liberas, senkatenas, kaj rajtas esti si mem,
      Libere amas kaj ne zorgas, ĉu sam- aŭ malsamseksem',
      Libere donas kaj akceptas, kaj ne ĝenas rin ia dilem’
      »

Pri kio temas ĉiuj ĉi pronomoj?

Ni ĉiuj havas pronomojn. Ili estas tiuj vortoj, kiujn ni uzas anstataŭ uzi ies nomon ĉiufoje, kiam ni mencias rin. Plej multaj homoj uzas la pronomojn «li» kaj «ŝi», do oni ofte tuj konjektas ies genron laŭ ties aspekto. Sed fakte ne estas tiel simple…

Genro estas malsimpla. Iuj homoj ne aspektas kiel sia genro. Iuj preferas esti priparolataj alimaniere ol tiel, kiel aliaj povus supozi. Por iuj homoj taŭgas nek la kategorio «uliĉo» (viro) nek «ulino» (virino). Ili preferas aliajn formojn aŭ pli neŭtralan lingvon.

Ĉi tiu ilo ebligas disvastigi ligilon al viaj pronomoj, kun ekzemplaj frazoj, por ke vi montru al homoj, kiel vi volas esti priparolata.

Kial tio gravas? Pro simpla homa deco. Vi ne nomus Karolinon «Viktorino», nur ĉar vi pli ŝatas tiun nomon, aŭ ĉar al vi ŝi aspektas kiel Viktorino, aŭ eĉ ŝi estus nomita Viktorino de ŝiaj gepatroj, tamen ŝi tutege malamas la nomon kaj pli ŝatas esti Katrino. Kaj same estas pri pronomoj – se vi ne volas esti malĝentila al iu, bonvolu alparoli rin ĝuste. La sola malsamo estas, ke ni kutime scias oniajn nomojn, sed ne oniajn pronomojn. Ni prezentas nin per nomo, sed ne per pronomo. Ni ŝanĝu tion!

Hejmpaĝo