Miaj pronomoj estas:

gi

(neŭtrala)

Ekzempla uzado en frazoj:

  • Mi pensas, ke gi estas tre afabla.
  • Mi demandis gin, ĉu mi povas prunti gian skribilon.
  • Gi diris, ke la libroj estas giaj.
  • Gi diris, ke gi preferas mem fari tion.
Manuel Halvelik kreis la pronomon «gi» en 1967 en la formo «egui» en por sia projekto Arkaika Esperanto. Iuj ekproponis «gi» kiel alternativon de «ri», kiu estas ofte kritikata pro sia fonetika simileco al «li». Avantaĝo de «gi» estas simileco al la genre neŭtrala afikso «ge-» (en tradicia Esperanto uzeble nur por multnobro, sed lastatempe ankaŭ por ununombro) kaj ĝi estas proponita kiel persona respondo al «ĝi», tamen ties malavantaĝo estas manko de fakta uzado, kiun «ri» ja havas.

Diskonigi:

Pri kio temas ĉiuj ĉi pronomoj?

Ni ĉiuj havas pronomojn. Ili estas tiuj vortoj, kiujn ni uzas anstataŭ uzi ies nomon ĉiufoje, kiam ni mencias rin. Plej multaj homoj uzas la pronomojn «li» kaj «ŝi», do oni ofte tuj konjektas ies genron laŭ ties aspekto. Sed fakte ne estas tiel simple…

Genro estas malsimpla. Iuj homoj ne aspektas kiel sia genro. Iuj preferas esti priparolataj alimaniere ol tiel, kiel aliaj povus supozi. Por iuj homoj taŭgas nek la kategorio «uliĉo» (viro) nek «ulino» (virino). Ili preferas aliajn formojn aŭ pli neŭtralan lingvon.

Ĉi tiu ilo ebligas disvastigi ligilon al viaj pronomoj, kun ekzemplaj frazoj, por ke vi montru al homoj, kiel vi volas esti priparolata.

Kial tio gravas? Pro simpla homa deco. Vi ne nomus Karolinon «Viktorino», nur ĉar vi pli ŝatas tiun nomon, aŭ ĉar al vi ŝi aspektas kiel Viktorino, aŭ eĉ ŝi estus nomita Viktorino de ŝiaj gepatroj, tamen ŝi tutege malamas la nomon kaj pli ŝatas esti Katrino. Kaj same estas pri pronomoj – se vi ne volas esti malĝentila al iu, bonvolu alparoli rin ĝuste. La sola malsamo estas, ke ni kutime scias oniajn nomojn, sed ne oniajn pronomojn. Ni prezentas nin per nomo, sed ne per pronomo. Ni ŝanĝu tion!

Hejmpaĝo