Kial la nomo «Konsilio pri Neŭtrala Lingvo»?

Kion referencas la nomo de nia kolektivo estas tre klara al polparolantoj, tamen ne nepre al iu alia. Do, se tio interesas vin, jen estas mallonga ekspliko:
(Jen pli kompleksa versio en la pola)
En Pollando ekzistas «oficiala organo por regulado de la lingvo», kiu nomiĝas la «Konsilio pri la Pola Lingvo». Ĝi estis fondita per leĝa akto de la parlamento kaj ties anoj estas unuj el la plej respektataj lingvistoj de la lando. Malgraŭ ke teorie ĝia rolo estas nur konsili, la socio ofte traktas ĝin, kvazaŭ ĝi estus decidi pri tio, kio estas kaj kio ne estas permesita en la pola.
Eble uzado de la «singulara they» en la angla daŭre povas mirigi iujn, tamen la angla neduuma kaj genre neŭtrala lingvo estas tre klare pli akceptita kompare al la pola. Provoj elpensi, kunmeti, strukturigi kaj propagi manierojn por sinesprimado de neduumuloj en la pola sen enigo en duumecon estas eĉ lingva revolucio.
Ofta kritiko de nia aktivismo estas tio, ke «oni ne povas paroli tiel, ĉar la Konsilio ne permesis tion!». Tio estas granda miskompreno kaj pri tio, kion la Konsilio estu, kaj pri tio, kiom emaj al la neduuma komunumo iuj de ties membroj praktike estas. Kaj pri tio, kiel ĝenerale funkcias la procezo de lingvoevoluo 😅
Do ankaŭ ni eknomis nin «konsilio pri lingvo»! Por atentigi pri la fakto, ke lingvo estas konstante kreata kaj disvolvigata de siaj uzantoj. Al la fakto, ke ŝanĝoj en lingvo povas veni, venas kaj ekde la komenco de la homaro venis el la malsupro. Ni estas neduumaj uzantoj de lingvoj – kaj ni rajtas uzi niajn lingvojn por esprimi nian neduumecon ✊