Historio de Pronomejo.net
- 2026-Aprilo-9
- @Amadeo
Pronomejo.net estas esperanta retejo kun informoj pri lingvaĵoj rilataj al GLATIK+. Ĝi estas la esperanta versio de Pronouns.page… kiu mem ne estas la unua lingvoversio de la projekto, eĉ se nun ĝi estas centra al ĝi. La sekva parto de ĉi tiu artikolo estas traduko de fragmento de blogaĵo pri la historio de la projekto publikigita je la 25 de Novembro 2021 de Andrea VOS. Sekvas ĝin historio de la esperanta versio de la retejo.
Nu, ĉio komenciĝis antaŭ pli-malpli du jaroj kaj tio estis en iom malsama lingva realeco ol la angla. En la angla, por priparoli iun ne enigante rin en la genran duumecon, sufiĉas interŝanĝi personan pronomon en ties kvin formoj (ekz. they/them/their/theirs/themselves [aŭ «themself»]) kaj kelkajn substantivojn kun genraj nocioj (ekz. boy/girl al kid aŭ enby), tamen sciu, ke en la pola tio estas multe pli kompleksaj. Eĉ simplaj frazoj kiel «mi faris», «mi estas malsata» necesigas malkaŝon de onia genro. Preskaŭ ĉiu substantivo priskribanta personon esprimas genron, kaj por multo da ili la iĉgenraj formoj estas defaŭlto, ulinoj estas ofte hontigitaj pro uzado de la «strangaj» ingenraj versioj. Tiuj aferoj estas ne nur tre kompleksaj, sed ankaŭ nepopularaj kaj novaj. Provoj malgenrigi la polan vere estas lingva revolucio. (Se vi ŝatus legi resumon (en la angla) de tiuj rimedoj, vidu zaimki.pl/english).
En 2019 mi trafis blogaĵon, kies aŭtoro kritikis la polan tradukon de She-Ra pro cisigo kaj forigo de la genro de la rolulipo nomiĝanta Double Trouble per atribuo de duuma genro. La blogaĵo estis bonintenca kritiko, ĝi enhavis liston de ideoj pri tio, kiel traduki rolulon uzantan they/them al la pola sen arbitra atribuo de iu duuma genro. Tiam mia cerbo, kiun oni ĉiam plenigadis per la supozo, ke tio ne eblas, eksplodis kun ĝojo! Ĝi estas tamen cerbo tre analizema, do ĝi volis ekhavi strukturigitan kolekton de tiuj ideoj. Meti ilin en gramatikan tabulon, por testi ĉiun vorton, por konsideri ĉiun gramatikan formon, por plenumi ĉiun mankon.
Do mi verkis mian propran blogaĵon, en kiu mi provis fari ĝuste tion. Mi mem tiam konkludis, ke mi ne antaŭvidas bonan estontecon por la neduumaj formoj en la pola, en kiu ili ne sonus nenature aŭ ne estus kondamnitaj al ega manko de populareco. Ho, kiel ege mi malpravis!
Ĉie tie en la rakonto aperas @Ausir, tradukisto, kiun mi sekvis ĉe Tvitero, fascinita pri kiel neduumaj formoj estas tradukataj al malsamaj lingvoj, precipe al la pola. Li kolektadis ekzemplojn kaj publikigadis ilin en Google Docs-dosiero. Ili pruvis, ke ja eblas fari tion elegante, ne forigante neduumecon de roluloj.
Ĉirkaŭ la sama tempo @Sybil prilaboris solvon al simila, tamen malsama problemo – kiel etendigi la sistemon de substantivoj priskribantaj homojn, por ke ĝi inkluzivu vortojn en la gramatika kazo neŭtro. Ri deziris priskribi sian neduuman partneron ne altrudante al ri duuman genron – tamen en la pola ri povis fari nenion krom… etendigi la vortarojn nome de amo! Ri kreis fejsbukan fanpaĝon, kie ri kunhavigis siajn proponojn.
Kaj nia triopo ekkunlaboris, por krei unu grandan projekton: zaimki.pl, kiu komencis nur kiel pollingva versio de pronoun.is pligrandigota al tekstaro kaj vortaro de substantivoj.
Mi anoncis tion ĉe Tvitero je la 23-a de Junio 2020 kaj mi ekmiregis pri la treege pozitivaj reagoj. Pli da homoj ekvolis kunkrei ĝin kaj je la 22-a de Novembro 2020 ni renkontiĝis rete kaj pridiskutis tion, kiel la kunlaboro funkciu. Ni elpensis la nomon de la kolektivo kaj konsentis al senhierarkia anarki-kvira strukturo.
Dankon al onia diligenta laboro, aperis novaj funkcioj de la retejo kaj novaj lingvaĵoj. Verŝajne la plej grava afero estis la ebleco krei konton kaj facile kunhavigeblan karton kun onia nomo, pronomoj kaj ŝatataj/malŝatataj vortoj. Tio estis tre entuziasme akceptita kaj igis onin peti jenon: ĉu ni povas havi tian karton en la angla?
Do @Ausir, @Szymon kaj mi tradukis la retejon al la angla, serĉis la plej popularajn novpronomojn, elserĉis tekstojn uzantajn ilin kaj je la 5-a de Decembro 2020 ni anoncis komencon de la angla versio. Ĝi estas la ununura versio kreita komence de nedenaskuloj (tamen poste provlegita de denaskuloj). Pri ĉiuj aliaj kontaktis nin denaskaj parolantoj, kiuj oferis helpon kreante enhavojn kaj ni provizis la ilojn kaj teknikan helpon.
La lastaj du frazoj ne plu veras, ĉar ankaŭ ni ne estas denaskuloj de la lingvo, en kiu ni kreis nian lingvoversion. Kaj supozeble nun troveblas eĉ pli ekzemploj de tio inter publikigitaj kaj preparataj versioj.
Iuj komencis esperantigi la retejon jam ekde la jaro 2021, tamen la nuna teamo ekestris la projekton je la 20-a de Majo 2024. Ni redaktis la ekzistintan tradukon, ekzemple enkondukante la iĉ-sistemon. Ni kompreneble finis la tradukadon, sed ni aldonis ankaŭ pli da pronomoj kaj ŝanĝis tion, kiel funkcias montrado de ekzemplaj frazoj kun ili, ĉar la aldono de la korelativo «tiu» rompis la antaŭan sistemon. Krom tio ni prilaboris la vortaron de kviraj terminoj kaj la vortaron de genre inkluziva lingvo, ankaŭ nomatan simple «Substantivoj». Kunlaborante kun la programistoj de la kolektivo, ni aldonis kvaran kolumnon al la tabulo de substantivoj, nome «neduuma», por la esperantaj vortoj kun la sufiksoj «-ip» kaj «-pj». Ni ankaŭ provis trovi ekzemplojn de kviraj lingvaĵoj en esperantaj tekstoj, tamen tiu tasko ne estis facila, do la sekcio «Fontoj« ne estis tre riĉa kaj eĉ nun estus bone, se ĝi iĝus pli abunda.
Ni penis skribi la retejon en nenorma, pli kvirema Esperanto tiel, por ke estu facile ekkoni signifojn de la neologismaj vortoj kaj formoj. En la projekto estas la novpronomo «ri» uzata kiel la defaŭlta pronomo, la genre neŭtrala kompreno de la prefikso «-ge», tre grava al GLATIK+ distingo inter «sekso» kaj «genro» kaj evitado de la radiko «vir» favore al la iĉ-sistemo. Tiuj aferoj ne estas vaste konataj ekster la Interreto kaj eĉ ne ĉiuj esperantaj kviruloj uzas ilin, tamen ĉi tie ni sentis nin liberaj prezenti alternativojn al la patriarkaj kaj duumaj elementoj de Esperanto, kiuj estas prave kritikataj.
Dum la monatoj de laborado ni elpensis la nomon «Pronomejo» kaj ŝanĝis la domajnon de la ankoraŭ nepublika projekto el la antaŭa «eo.pronouns.page» al «pronomejo.net», sekvante la domajnojn de aliaj esperantaj retejoj. Post kiam ni certiĝis, ke la sistemo de kartoj kaj ĉiuj aliaj elementoj estas sufiĉe pretaj, ni malfermis la retejon al la publiko la 27-an de Februaro 2025. Tamen laboro daŭris eĉ post tiu dato. Pligrandigitaj estis la kvira terminaro kaj la substantivo-listo. Verkita estis la priskribo de esperantaj pronomoj en la angla, al kiu poste estis aldonita simila priskribo de sufiksoj (ambaŭ legeblaj ĉi tie). Esperantigita estis ankaŭ la flanka projekto de Andrea – «Tavolkuko de allogo». Tamen plej gravas, ke ekde da lanĉo de la retejo komencis aperi esperantlingvaj kartoj de uzantoj. Nun estas 88 de ili!
Tamen estis unu sekcio, kiu mankis longe post la lanĉo… la blogo! Tio ŝanĝiĝas hodiaŭ je la publikiĝo de ĉi tiu parte tradukita kaj parte originala (fakte same kiel la tuta retejo) artikolo. Sekvos ĝin traduko de la mallonga blogaĵo «Why the name “Neutral Language Council”?» (Kial la nomo «Konsilio pri Neŭtrala Lingvo»?).