Miaj pronomoj estas:
Ekzempla uzado en frazoj:
- Mi pensas, ke ri estas tre afabla.
- Mi demandis rin, ĉu mi povas prunti rian skribilon.
- Ri diris, ke la libroj estas riaj.
- Ri diris, ke ri preferas mem fari tion.
Ekzemploj el kulturaj tekstoj:
neŭtrala (ri)
Edmund GRIMLEY EVANS – Por britoj sekso restas deviga (el la ĵurnalo Monato, jarkolekto 2018, numero 08-09, p. 10) , 2018 ; La aŭtoro de la artikolo skribis la pronomon «ri» en kursivo verŝajne pro ties ne-laŭnormeco. Aldone, malkiel Pronomejo.net, li uzas la laŭnorman vorton «sekso» celante homan genron.
- «La rajtoj de neduumaj homoj
Elan-Cane, kiu mem identiĝas nek kiel viro nek kiel virino kaj kies preferata pronomo en la angla estas la neologismo per (en ĉi tiu raporto estas uzata la inkluziva pronomo ri), jam preskaŭ 30 jarojn kampanjas por la rajtoj de sekse neduumaj homoj. Ri komencis prepari la koncernan juĝaferon jam en 2013, kiam la jurfirmao Clifford Chance LLP akceptis rin kiel senpagan klienton: pro bono, kiel oni diras latine.» - «Inoj, malinoj kaj iksoj
Internacia normo eldonita de la Internacia Organizaĵo pri Civila Aviado postulas, ke pasporto havu kampon kun la etikedo “sekso” kaj ke tiu kampo enhavu unu el la literoj F, M aŭ X, kiuj signifas respektive “inseksa”, “virseksa” aŭ “nespecifita”. La ĉefa motivo por la alternativo “X” estis okazoj, en kiuj necesas urĝe doni pasporton, ne sciante la sekson de la koncerna homo, ekzemple al rifuĝanto dum krizo. Tamen deko da landoj nun proponas tiun eblon pli ĝenerale, nome: Aŭstralio, Barato, Danio, Germanio, Irlando, Kanado, Malto, Nepalo, Nov-Zelando kaj Pakistano. Britio mankas en tiu ĉi listo: hodiaŭ por ricevi britan pasporton oni devas deklari sin “F” aŭ “M”. Laŭ Elan-Cane, tio signifas, praktike, ke ri devas mensogi.»
- «La rajtoj de neduumaj homoj
Gijom' Armide – La fabela rakonto pri milda Dudu kaj la malica reĝo de Braĝujo, 2015 ; Teksto el: https://lyricstranslate.com/en/gijom-armide-la-fabela-rakonto-pri-milda-dudu-kaj-la-malica-reg-lyrics.html
- «Ri nomiĝis Dudu kaj loĝis en la forega lando Braĝujo. Ri estis milda kiel parasaŭrolofo. Per ria nura rigardo, ri kapablis ŝafidigi la plej kruelan lupegon. Ri tute ne kapablis manĝi viandon. Ri diris: «La vegetaĵaro tute sufiĉe donacas al mi, por ke mi ne bezonu mortigi vivaĵojn». Dudu ŝategis karesojn. Ri kaj riaj amikoj pasigis pli da tempo interkaresante ol interparolante. Sed malfeliĉe, multaj el riaj amikoj pereis pro la tro oftaj militoj, kiujn kondukis la reĝo de Braĝujo. Pro tio, Dudu decidis studi sciencojn por elpensi ilon, maŝinon kapablan plimildigi la mondon.
Dudu studis kaj studadis senhalte.»
- «Ri nomiĝis Dudu kaj loĝis en la forega lando Braĝujo. Ri estis milda kiel parasaŭrolofo. Per ria nura rigardo, ri kapablis ŝafidigi la plej kruelan lupegon. Ri tute ne kapablis manĝi viandon. Ri diris: «La vegetaĵaro tute sufiĉe donacas al mi, por ke mi ne bezonu mortigi vivaĵojn». Dudu ŝategis karesojn. Ri kaj riaj amikoj pasigis pli da tempo interkaresante ol interparolante. Sed malfeliĉe, multaj el riaj amikoj pereis pro la tro oftaj militoj, kiujn kondukis la reĝo de Braĝujo. Pro tio, Dudu decidis studi sciencojn por elpensi ilon, maŝinon kapablan plimildigi la mondon.
Gijom' Armide – Ri liberas, 2015
- «Sed ri liberas, senkatenas, kaj rajtas esti si mem,
Libere amas kaj ne zorgas, ĉu sam- aŭ malsamseksem',
Libere donas kaj akceptas, kaj ne ĝenas rin ia dilem’»
- «Sed ri liberas, senkatenas, kaj rajtas esti si mem,
Pri kio temas ĉiuj ĉi pronomoj?
Ni ĉiuj havas pronomojn. Ili estas tiuj vortoj, kiujn ni uzas anstataŭ uzi ies nomon ĉiufoje, kiam ni mencias rin. Plej multaj homoj uzas la pronomojn «li» kaj «ŝi», do oni ofte tuj konjektas ies genron laŭ ties aspekto. Sed fakte ne estas tiel simple…
Genro estas malsimpla. Iuj homoj ne aspektas kiel sia genro. Iuj preferas esti priparolataj alimaniere ol tiel, kiel aliaj povus supozi. Por iuj homoj taŭgas nek la kategorio «uliĉo» (viro) nek «ulino» (virino). Ili preferas aliajn formojn aŭ pli neŭtralan lingvon.
Ĉi tiu ilo ebligas disvastigi ligilon al viaj pronomoj, kun ekzemplaj frazoj, por ke vi montru al homoj, kiel vi volas esti priparolata.
Kial tio gravas? Pro simpla homa deco. Vi ne nomus Karolinon «Viktorino», nur ĉar vi pli ŝatas tiun nomon, aŭ ĉar al vi ŝi aspektas kiel Viktorino, aŭ eĉ ŝi estus nomita Viktorino de ŝiaj gepatroj, tamen ŝi tutege malamas la nomon kaj pli ŝatas esti Katrino. Kaj same estas pri pronomoj – se vi ne volas esti malĝentila al iu, bonvolu alparoli rin ĝuste. La sola malsamo estas, ke ni kutime scias oniajn nomojn, sed ne oniajn pronomojn. Ni prezentas nin per nomo, sed ne per pronomo. Ni ŝanĝu tion!