Blogo

Pri pronomoj en Pronomejo

Pronomejo.net estas multe pli ol nur listo de pronomoj: troveblas ĉi tie ilo por krei personan karton, vortaro de inkluzivaj substantivoj kaj terminaro de kviraj terminoj kaj pli. Tamen pronomoj restas centra elemento de la retejo. Eĉ simple… pro la nomo de la retejo. Prezenti proponojn de genre neŭtralajn pronomoj tre gravas por provi igi Esperanton pli inkluziva, precipe por neduumuloj. La listo ne povas esti tre longa, simple ĉar Esperanto ne havas tiom komplike genrigitan gramatikon kiel la germana, la pola aŭ la rusa kaj ĝi ne havas tiom multe da novpronomoj kiel la angla. Do, kial estas tiuj pronomoj? Mi provos respondi al tiu demando en ĉi tiu blogaĵo.

La interaga listo de pronomoj estas bazita sur la angla. Estas tiel defaŭlte por ĉiu konstruata versio, tamen malkiel iuj aliaj ni ne devis multe ŝanĝi ĝin. Tio estas ĉar kaj Esperanto kaj la angla havas genrigitajn pronomojn, tamen ne havas gramatikajn genrojn. Ni do ne devis ligi la pronomojn al verbaj formoj. Pro la simpla kazo-sistemo de Esperanto ni ne devis fari tabulojn kun deklinacio por ĉiu pronomo. Fakte tuj videblas, ke esperantaj kviruloj ne devas diri «miaj pronomoj estas ŝi/ŝin», sufiĉas «mia pronomo estas ŝi». Tio estas malkiel la angla «she/her». Malgraŭ tio unuopaj paĝoj de pronomoj diras «Miaj pronomoj estas:» simple pro tio, ke la sama linio de teksto aperas ankaŭ por interŝanĝeblaj pronomoj (vidu ekzemplon). La sistemo de ekzemplaj frazoj estus eĉ pli simpla, se MI ne decidus, ke ni aldonu ankaŭ la tabelvorton «tiu» kun ties formoj… sed pri tio poste.

Dum la verkado de ĉi tiu blogaĵo en la listo de pronomoj estas ok pronomoj (ekskludante ekzemplojn de emoĝipronomoj). Du unuaj estas kategoriigitaj kiel «Tradiciaj duumaj pronomoj», du pliaj kiel «Aliaj tradiciaj pronomoj» kaj fine kvar estas priskribitaj kiel «Novaj pronomoj». Ni iros tra ĉiuj ĉi kategorioj.

Tradiciaj duumaj pronomo

La tradiciaj duumaj pronomoj estas kompreneble la in-genra «ŝi» kaj la iĉ-genra (virgenra) «li». Iu eble dirus, ke tiuj estas la nuraj triapersonaj ununombraj pronomoj uzeblaj por homoj… krom «ĝi» por beboj. Sed ni ĉi tie ne zorgas pri tiaj opinioj, ĉar ebleco esti si pli gravas al ni ol tradicio. Kiam mi komencis verki ĉi tiun tekston, la ordo de tiuj du estis mala, «li» estis unue. Fakte mi ne scias kial, nek kial tiom longe ni tion ne ŝanĝis. Eble en la pasinteco ankaŭ la angla versio komenciĝis per «he» (li)?. Mi ne certas, nun ĝi certe komenciĝas per «she» (ŝi). Kiel feministiĉo mi preferas, ke la in-genra pronomo estu listigita unue, do tial mi nun ŝanĝis la ordon.

Ne estas multe por diri pri tiuj du. Eble nur tio, ke en la pasinteco «li» estis uzita kiel la defaŭlta triapersona pronomo. Tia uzo troveblas en libroj, en proverboj kaj eble iuj tradiciemuloj ŝatus paroli tiel eĉ hodiaŭ. Kiel kvira kaj feminista aktivistaro ni ne rekomendas tion, eventuale krom por ŝajnigi tekston malnova.

Aliaj tradiciaj pronomoj

Do kion ni celas per «Aliaj tradiciaj pronomoj»? Ĉu estas iuj tradiciaj neduumaj pronomoj? Jes kaj ne. En norma Esperanto «ĝi» ne povas esti uzata por homoj… krom por beboj, kiel mi jam diris. Testa PIV (ĝi povas esti la aktuala PIV, kiam vi ĉi tion legas, tamen eble la enigoj iom ŝanĝiĝis ĝis tiam) prezentas tion kiel signifon 4: «referenco al infano tiel juna, ke la sekso ne estas grava». Al mi kiel bajzuulo ne vere klaras, kion tio signifu. En iuj kuntekstoj sekso kaj genro de iu ajn gravas kaj en aliaj ne. Sed verŝajne en tradicia eŭropa (kaj ne nur eŭropa) socio sekso (do «genro», kiel ni diras) de ĉiu krom beboj gravas. PIV 2020 estas eĉ pli stranga, ĉar la nura difino de «ĝi» estas «Pron., uzata por referenci aŭ al senseksa realaĵo aŭ al estaĵo, kies sekson oni ne bezonas precizigi». Mi supozas, ke ne tion celis la aŭtoro de tiu priskribo, sed oni povus interpreti ĝin kiel validigon de ĝiismo – uzo de «ĝi» kiel genre neŭtralan personan pronomon. Tio estas ĉar oni povas kontraŭtradicie opinii, ke iu ajn priparolata homo estas «estaĵo» kies sekso/genro ne specifendas priparolante rin. Eĉ al iuj ĝi povus esti pravigo de radikala ĝiismo – uzo de «ĝi» kiel la solan ununombran triapersonan pronomon. Eble ne pro la difino en PIV 2020, sed tiun ideon iam propagis la fama justubisto Evildea, ekzemple kiam li uzis «ĝi» parolante pri sia ĉina edzino (malgraŭ distingo en skribo, ĉinaj triapersonaj ununombraj pronomoj sonas same kaj ja tio influis lin). Ĝiismo havas unu gravan malavantaĝon: multaj esperantoparolantoj, inkluzive de iuj neduumaj, simple ne volas esti priparolataj same kiel objektoj. Ili argumentas, ke tiu pronomo sentas same kiel la angla «it». Tamen ni ne listigas «ĝi» nur pro ĝiismo, estas ankaŭ neduumuloj, kiuj elektas tiun pronomon kiel sian. Ekzemple tiuj, kiuj ja uzas «it» en la angla.

La dua pronomo kategoriigita kiel alia tradicia… fakte eĉ ne estas pronomo: «tiu vere estas korelativo, unu el la tiel nomataj tabelvortoj. Laŭ PMEG ĝi konsistas el unu vortero, tamen ĝi klare havas la antaŭparton «ti-» (montrovorto) kaj la postparton «-u» (individua persono aŭ afero). Do ĝi montras personon, simple «tiu» = «tiu persono». Kaj do praktike eĉ en norma Esperanto ĝi uzeblas por priparoli iun en bildo aŭ filmeto, aŭ iun, kies nomo estis ĵus menciita. Tial «tiu» estas markita kiel norma per la simbolo de libro kaj «ĝi» ne. Tamen kiam mi proponis aldonon de «tiu» estis problemo. La neenirebla sen speciala kodo retejo eo.pronouns.page havis tre simplan sistemon por generi ekzemplajn frazojn: pro reguleco de Esperanto la gramatikaj finaĵoj «-n», «-a», «-aj» ktp. estis parto de la ŝablonoj en kiujn la ekzemplo-generilo enmetis la bazajn formojn «li», «ri» ktp. Por ke «tiu» funkciu ni devis specifigi ĉiujn ses formojn de ĉiu pronomo, ekz. «hi/hin/hia/hian/hiaj/hiajn», por ke povu esti «tiu/tiun/ties/ties/ties/ties». Tial ĉiujn ses formojn de sia pronomo devas enigi uzanto, kiu volas generi paĝon kun sia propra pronomo nelistigita ĉe Pronomejo. Estas ankaŭ avantaĝo de tio: la propra pronomo ne devas sekvi la normon «konsonanto-vokalo» kiel ekz. «ŝi». Ĝi povas esti novpronomo funkcianta kiel korelativo aŭ eĉ tute malsame.

Ni ankoraŭ ne decidis aldoni la pronomon «ili» nek kiel ununombran samkiel la angla «they», nek por pluralaj sistemoj – homoj kun pluraj apartaj memoj. Sed se ni iam farus tion, ankaŭ ĝi apartenos al la kategorio «aliaj tradiciaj pronomoj», tamen ĝi ne havus la simbolon de libro. Problemo pri «ili» por pluraluloj estus la ekzempla frazo «Mi pensas, ke ili estas tre afabla», ni devus denove ŝanĝi la sistemon de ekzemplaj frazoj aŭ krei apartan paĝon por ekzemploj de ili simile al tiu de spegul-pronomoj.

Novaj pronomoj

La plej granda kaj eble la plej grava kategorio estas la «Novaj pronomoj», do alivorte novpronomoj. Kaj tio estas la kategorio, kiu povus plej pligrandiĝi en la estonteco. La plej populara novpronomo en Esperanto sendube estas la genre neŭtrala triapersona ununombra pronomo «ri». Estis tute neniu hezito aldoni ĝin al Pronomejo. Fakte ĝi estas la defaŭlta persona pronomo, kiun uzas la esperanta versio de la projekto, tio videblas eĉ en ĉi tiu blogaĵo. Simile al la angla ununombra «they/them», ĝi estas tre populara inter neduumuloj, malgraŭ ke ĝi ne estas nur por ili. Malavantaĝo de «ri» estas ties fonetika simileco al «li», precipe problema por azianoj. Analoge al «ĝiismo», uzado de «ri» nomiĝas «riismo» kaj analoge al «radikala ĝiismo» ekzistas «radikala riismo», do uzo de «ri» por ĉiu persono. La celo de ambaŭ radikalaj ismoj estas forigi genrigitajn pronomojn el la lingvo. Tio ŝajnas nobla, tamen bedaŭrinde iuj reformistoj ne ŝanĝos tuj la fakton, ke Esperanto havas ilin. Ni ja rekomendas uzi «ri» kiam genro estas nekonata aŭ kiam ĝi ne menciindas. En la paragrafo pri «ĝi» mi diris, ke iu povus opinii, ke genro de homo neniam estas menciinda. Kiel la kolektivo «Konsilio pri Neŭtrala Lingvo» ni ja propagas genre neŭtralan lingvon, tamen aliflanke ni ĉiam memorigas, ke gravas kiel iu volas esti priparolata. Tial do Pronomejo.net ne rekomendas radikalajn ĝiismon kaj riismon.

La sekva novpronomo estas la iom forgesita «ŝli» – kunmeto de la tradiciaj «ŝi» kaj «li». Ĝi estis kreita por esti genre neŭtrala, sed por modernaj kviruloj la granda malavantaĝo povas esti, ke ĝi estas pronomigo de la esprimoj «li aŭ ŝi» kaj «li/ŝi». Al ni gravas, ke ekzistas pli ol du genroj, do ni ne rekomendas uzi tiun pronomon kiel neŭtralan. Tamen «ŝli» estas listiginda pro la relative granda historia populareco. Almenaŭ ĝis nun ĝi estas la sola novpronomo – krom «ri» – kies ekzemplojn de uzo ni trovis por prezenti en la langeto «Fontoj». Krom tio mi persone pensas, ke «ŝli» taŭgas por ambaŭgenruloj, tamen tion prijuĝu por si unuopaj ambaŭgenruloj mem.

Por solvi la supre menciitajn malavantaĝojn de ĝiismo kaj riismo, oni proponis la neŭtralan pronomon «gi». Ĝi venas el la projekto Arkaika Esperanto, kie ĝi havas la nominativan formon «egui» kaj laŭ la aŭtoro «indikas personon, sekse neŭtran», ekzemple anĝelon. Ebla avantaĝo de la esperanta «gi» estas la fakto, ke la litero «g» jam havas ligon al genra neŭtraleco troviĝante en la prefikso «ge-» (tradicie signifanta «de ambaŭ genroj» kaj ne-tradicie – «de ajna genro»). En si mem «gi» ne havas grandajn malavantaĝojn krom simileco al «ĝi» skribe, tamen ĝi ne estas konata kaj ŝajne neniam estis vere uzata do tial ni listigis ĝin sub «ŝli».

Kaj la laste listigita novpronomo estas interesa, ĉar ĝi estas proponita ne kiel genre neŭtrala, sed kiel iĉ-genra pronomo. Ne estas surprizo, ke «hi» venas el la angla «he» analoge al la norma «ŝi», kiu venas el «she». Laŭ la proponitoj de hiismo «hi» estu la iĉ-genra pronomo, por ke «li» povu plenumi sian rolon de neŭtrala pronomo, kiun ĝi estinte iom havis. Tio ŝajnas esti la pronoma ekvivalento de la fina celo de iĉ-ismo, je kiu vortoj kiel «patriĉo» estu iĉ-genraj, por ke normaj vortoj kiel «patro» estu neŭtralaj. Tamen malkiel «-iĉ», «hi» ne akiris popularecon. Grava malavantaĝo de la hi-sistemo estas tio, ke «li» estas nun vidata kiel ekskluzive iĉ-genra pronomo, pri kio mi jam parolis supre. Mi povas aldoni, ke same kiel ni ne rekomendas uzadon de «li» kiel neŭtralan pronomon, ni ne rekomendas uzadon de «patro» kiel neŭtralan substantivon, malgraŭ ke ni uzas nian iĉ-sistemon. Sed… eble iam? Ni ja estas esperantoj. Tamen la uzadon de «-iĉ» kaj «ge-» ĉe Pronomejo mi priparolos pli detale en estonta blogaĵo.

La fina benko paragrafo

Do mi priparolis jam ĉiujn pronomojn listigitajn ĉe Pronomejo.net en Oktobro 2026. Al iuj eble tio estas tro… ĉar al ili estu nur du mdr. Tamen certe estas homoj kun siaj ideoj por pronomoj kaj ismoj, kiuj ŝatus pligrandigi nian liston. Se en la esperanta komunumo aperos iuj novaj almenaŭ iom popularaj proponoj por pronomoj, ni certe aldonos ilin. Ni observos, la projekto ne finiĝis. Tamen ne ĉio taŭgas al nia projekto, ekzemple ĉe la diskorda servilo Esperantolando (antaŭe: Gildo Esperanta) iu diris, ke mi priparolu plurnombrajn pronomojn «ihi», «iŝi» kaj «iĝi». Kiel aldono al hiismo ili logike sencas, tamen laŭ mi la granda avantaĝo de «ili» estas, ke ĝi estas ĉiam genre neŭtrala kaj uzebla kaj por homoj kaj por aĵoj. Eĉ pli bone, estis tiel ekde la Unua Libro. Laŭ mi tute ne indas tuŝi tion, krom eble se pli da homoj ŝatus, ke ĝi povu esti ankaŭ ununombra, sed mi ne vidas tian volon. Kaj ne indas iu gramatika reformo, ke unu plurala sistemo estu priparolata per «ili», se tiu volas. Koran dankon, se vi penis legi la tutan tekston aŭ almenaŭ parton de ĝi, ĝis la!

Reagoj:

Diskonigi: