Miaj pronomoj estas:

ŝli

(neŭtrala)

Ekzempla uzado en frazoj:

  • Mi pensas, ke ŝli estas tre afabla.
  • Mi demandis ŝlin, ĉu mi povas prunti ŝlian skribilon.
  • Ŝli diris, ke la libroj estas ŝliaj.
  • Ŝli diris, ke ŝli preferas mem fari tion.
  • Ĉu vi legis ŝliajn librojn?
  • Ŝlia rideto ĝojigas min.
La pronomo «ŝli» aperis iam fine de la 20-a jarcento, sed ĝi nuntempe estas maplipopulara ol «ri». Ĝi estas mallongigo de «li aŭ ŝi» aŭ elparolebla versio de «li/ŝi» kreita miksante la du duumajn pronomojn. Ĝi estas kritikata pro sia genre duuma naturo, kiu ne vere iknkluzivas neduumulojn.

Diskonigi:

Ekzemploj el kulturaj tekstoj:

neŭtrala (ŝli)

  • BUJDOSÓ IvánRangado – Vortstatistika ekzamenado de la plurlingva teksto de la konstitucipropono de Eŭropa Unio (Internacia Kongresa Universitato kadre de la 21-a Universala Kongreso de Esperanro) , 2006

    • «Ĉar mi lekcias en la universitato ELTE kaj Esperanton kaj komputan lingvistikon estas
      memevidente, ke mi kombinas ambaŭan uzon. Mi demandis min, kiom da instruista helpo
      estas bezonata por universitata studento – kiu ja estas verŝajne pli inteligenta ol la averaĝo –
      por povigi ŝlin traduki Esperantlingvan fakan tekston. Ni sciu, ke ekzistas en interreto
      programo tradukanta el Esperanto en la hungaran. La programo donas la signifon de ĉiuj
      vortoj kaj krome ĝi klarigas ĉiujn konsistigantajn morfemojn kaj gramatikajn signojn.
      »
  • José Antonio VERGARAMedicinaj sistemoj en interkultura dialogo: vojoj al plureco kaj tutmondiĝo (Internacia Kongresa Universitato kadre de la 95-a Universala Kongreso de Esperanro) , 2010

    • «Afrika Spertularo difinis ke:
      tradicia medicinisto estas persono kiun la komunumo en kiu ŝli vivas agnoskas kiel
      kompetentan por provizi sanprizorgon uzante tiel herbajn, bestajn aŭ mineralajn
      elementojn kiel aliajn metodojn bazitajn sur la kultura kaj religia fono kaj scioj, sintenoj
      kaj kredoj ekzistantaj en la komunumo koncerne al fizika, mensa kaj socia bonfarto kaj
      al la kaŭzoj de malsano kaj dispoveco» (WHO 1976: 4).
      »
    • «Oni povas rimarki ke en ĉiu medicino troveblas 1) «teoria sistemo pri malsano», t.e.
      organizitaj nocioj pri tio kio estas la ecaro difinanta (mal)sanojn kaj iliajn kaŭzojn, kaj pri tio
      kio indas/utilas kiel kuracaj teknikoj, kaj 2) «sanprizorga sistemo», kiu enkadrigas la manierojn
      per kiuj la socioj organizas sin por agi ĉi-rilate, kaj do la sociajn rilatojn inter la medicinisto kaj
      ŝlia paciento (Foster kaj Anderson 1978: 36-38).
      »

Pri kio temas ĉiuj ĉi pronomoj?

Ni ĉiuj havas pronomojn. Ili estas tiuj vortoj, kiujn ni uzas anstataŭ uzi ies nomon ĉiufoje, kiam ni mencias rin. Plej multaj homoj uzas la pronomojn «li» kaj «ŝi», do oni ofte tuj konjektas ies genron laŭ ties aspekto. Sed fakte ne estas tiel simple…

Genro estas malsimpla. Iuj homoj ne aspektas kiel sia genro. Iuj preferas esti priparolataj alimaniere ol tiel, kiel aliaj povus supozi. Por iuj homoj taŭgas nek la kategorio «uliĉo» (viro) nek «ulino» (virino). Ili preferas aliajn formojn aŭ pli neŭtralan lingvon.

Ĉi tiu ilo ebligas disvastigi ligilon al viaj pronomoj, kun ekzemplaj frazoj, por ke vi montru al homoj, kiel vi volas esti priparolata.

Kial tio gravas? Pro simpla homa deco. Vi ne nomus Karolinon «Viktorino», nur ĉar vi pli ŝatas tiun nomon, aŭ ĉar al vi ŝi aspektas kiel Viktorino, aŭ eĉ ŝi estus nomita Viktorino de ŝiaj gepatroj, tamen ŝi tutege malamas la nomon kaj pli ŝatas esti Katrino. Kaj same estas pri pronomoj – se vi ne volas esti malĝentila al iu, bonvolu alparoli rin ĝuste. La sola malsamo estas, ke ni kutime scias oniajn nomojn, sed ne oniajn pronomojn. Ni prezentas nin per nomo, sed ne per pronomo. Ni ŝanĝu tion!

Hejmpaĝo